El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rio Paranaíba (prononco Hjuparanaiba, oficiale portugale Município de Rio Paranaíba) estas urba municipo en la subŝtato Minas-Ĝerajso de Brazilo, kiu kompreneble troveblas borde de la rivero Paranaibo (Rio Paranaíba), alfluanto al la Parano. La municipo situas en la sudorienta regiono de Brazilo, en la mezoregiono Triângulo Mineiro e Alto Paranaíba (do "Triangulo Minas-Ĝerajsa kaj Alta Paranaibo") kaj en la mikroregiono Patos de Minas (kiu signifas Anasoj de Minas-Ĝerajso). Laŭ la stato de 2022 en la urbo vivis 14 532 loĝantoj sur areo de 1 353,42 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 11 loĝantoj/km². El tiuj, la nombro de voĉdonrajtuloj en la municipo en marto 2022 estis 9 696. La teritorio havas komunan limon kun São Gotardo, Ibiá, Campos Altos, Serra do Salitre, Arapuá, Carmo do Paranaíba kaj Matutina.